Kosmo Strategio Ltd.
Pri Ni
Kosmo Strategio estas firmao, naskiĝinta en 2011 el la asocia medio.
Ĝiaj ĉefaj agadkampoj estas plenkreska edukado, strukturado kaj verkado de EU-projektoj kaj strategia konsilado.

PLENKRESKA EDUKADO
Ni gajnis elprovitan sperton pri kreado kaj liverado de trejnaj aktivaĵoj, cele al profesia kaj persona pluevoluigo, aparte en la plenkreska medio.
EU-PROJEKTOJ
Ekde 2010, ni estas aktivaj en la kampo de EU-projektoj: ni verkas projektojn kaj serĉas partnerajn organizojn kun kiuj efike konkretigi ilin. Ni havas solidajn kompetentojn pri mastrumado de projektoj en diversaj subvencikadroj kaj ni laboris kaj pri partneraj projektoj kaj pri moviĝprojektoj cele al plilertigo, aparte en la plenkreska medio.


STRATEGIA KONSILADO
Ni subtenas la agadojn de aliaj organizoj, aparte en la kampo de strategia planado, cele al la pluevoluigo de la organizoj kiuj elektis kunlabori kun ni.
Ni konsilas, trejnas kaj profesie helpas pri mastrumado kaj planado de specifaj agadoj.