reg

4

Feb

Partoprenu strategiajn partneradojn ĝis 21.03!

http://Partoprenu%20strategiajn%20partneradojn%20ĝis%2021.03!

Nur ĝis la 21a de marto 2018 oni povas sendi proponon de projekto, kiu estos financita el la rimedoj de Eŭropa Unio.
Strategiaj Partneradoj (KA2-projektoj) donos al via organizo la eblon ricevi financan subtenon por kunlabori kun aliaj organizoj en Eŭropo, cele al interŝanĝo de bonaj spertoj kaj kutimoj, aŭ enkonduko de novigo pri diversaj temoj.
Jen kelkaj sukcesaj ekzemploj, kiuj reprezentis konkretajn kontribuojn al la kreado de trejna kulturo en nia movado:
• Trejnu la Trejniston!, kunordigita de Bjalistoka Esperanto-Societo, estis dujara kunlabora projekto pri trejnado de trejnistoj en la kampo de plenkreska edukado. Danke al renkontiĝoj kaj profesia trejnado, la partoprenintoj spertiĝis pri aliroj, metodoj, teknikoj utilaj por efika trejnado, interŝanĝis spertojn kaj konsilojn, kreis materialojn.
• La Plej Bonaj Praktikoj en Instruado, kunordigata de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, celas la plikapabligon de aktivuloj, kiuj okupiĝas diversnivele pri lingvonistruado, per interŝanĝo de bonaj kutimoj kaj spertoj, kaj per instruista trejnado.
• Efika Alekstera Komunikado, kunordigita de TEJO, havis kiel fokuson la kreadon de noviga trejnmaterialo por efika komunikado al la ekstera publiko, tiel kontribuante al la plikvalitigo de informado en nia movado. La projektaj materialoj pliriĉigos la kolekton disponeblan ĉe la retejo de la Aktivula Akademio de TEJO: http://akademio.tejo.org/

Recent News

Facebook Page